Maŝakalia lingvo
La maŝakalia lingvo estas indiana lingvo parolata en Brazilo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de la maŝakalioj. La maŝakalia lingvo estas parolata kiel hejma lingvo de proksimume 1400 parolantoj. Tiu lingvo apartenas al la maŝakalia familio kaj al la lingva trunko makro-ĵea (ankaŭ nomata kiel granda-ĵea).
Tipologio
[redakti | redakti fonton]En la maŝakalia lingvo la komuna apero de la frazaj elementoj estas SOV (Subjekto - objekto - Verbo):
Ûn | -te | tik | kix | |
Virino | ERG | viro | frapi |
- "La virino frapis la viron"
La maŝakalia lingvo estas ergativa lingvo, kiu montras ergativa-absolutan kazosistemon. En lingvoj kun tia kazosistemo la subjekto de transitivaj verboj ricevas ergativan finaĵon, dum la subjekto de netransitivaj verboj kaj ankaŭ la objekto ne ricevas ian finaĵon:
Hãmgãy | -te | xokyîn | mãhã | |
Jaguaro | ERG | viando | manĝi |
- "La jaguaro manĝis viandon"
Xapup | -te | hãmgãy | penãhã | |
Porko | ERG | jaguaro | ekvidi |
- "La porko ekvidis la jaguaron"
Hãmgãy | û- | xok | |
Jaguaro | ĝi | morti |
- "La jaguaro mortis"
La maŝakalia lingvo estas ankaŭ aktiva ergativa lingvo, do la subjektoj de netransitivaj verboj, kiuj estas agantoj ricevas ankaŭ la ergativan finaĵon kiel la subjektoj de transitivaj verboj. Subjektoj de netransitivaj verboj kiuj estas suferantoj en la verba evento ne ricevas ergativan finaĵon:
Ûn | -te | hãmyãg | |
Virino | ERG | danci |
- "La virino dancis"
Mot | û- | tapxat | |
Pilko | ĝi | malpleniĝi |
- "La pilko malpleniĝis"
Fonologio
[redakti | redakti fonton]La maŝakalio havas kompleksan fonologion, kun pluraj alofonoj kaj komplikaj nazaj procesoj.
Vokaloj
[redakti | redakti fonton]Antaŭa | Centra | Malantaŭa | |
---|---|---|---|
Supra | i, ĩ | ɯ, ɯ̃ | |
Meza | ɛ, ɛ̃ | o, õ | |
Suba | a, ã |
Konsonantoj
[redakti | redakti fonton]Lipkonsonantoj | Alveolaj | Palataj | Velaraj | Gorĝaj | |
---|---|---|---|---|---|
Brusonaj | p | t | k | ʔ | |
Nazaj | m ~ b | n ~ d | g ~ ŋ | ||
Frikativaj | ʃ ~ j ~ ʒ | h | |||
Afrikataj | tʃ ~ dʒ |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ARAUJO, Gabriel Antunes. Fonologia e Morfologia da Língua Maxakalí. Dissertação (Mestrado em Linguística) – IEL, Unicamp, Campinas, 2000b
- CAMPOS, Carlo Sandro de O. Maxakalí: língua ergativa tripartida? Anais do VI Encontro de Línguas e Culturas Macro-jê. Goiânia: UFG, 2008
- PEREIRA, Deuscreide. Alguns aspectos gramaticais da língua maxakalí. Belo Horizonte: Fale, 1992